Vorto: pala

  1. Neruĝa, senkolora, malbrile blanka.

    • pala kiel tolo

    • pala pro timo, kolero

    • paleco de la morto (tomba)

  2. Malmulte brila.

    • pala luno

    • pala koloro

    • sur la pala ĉielo la steloj briletis

  3. (figure) Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova.

    • palaj oficialaj paroloj

    • palaj jaroj

    • doni nur palan bildon de io

    • tiu festo paligis ĉiujn antaŭajn

En aliaj lingvoj

    • La angla: pale
    • La belorusa: бледны, бляклы
    • La ĉeĥa: mdlý (o barvě), nevýrazný
    • La franca: pâle
    • La germana: blass, fahl
    • La hispana: pálido
    • La hungara: sápadt, halvány, színtelen
    • La indonezia: pucat
    • La kataluna: pàl·lid
    • La nederlanda: bleek, vaal
    • La norvega: blek
    • La portugala: pálido
    • La rusa: бледный
    • La slovaka: mdlý (o farbe), nevýrazný
    • La sveda: blek
    • La kataluna: clar
    • La rusa: бледный, блёклый
    • La kataluna: dessaborit, insípid
    • La rusa: бледный, блёклый