Vorto: paki

  1. (transitiva) Kunaranĝi malvaste iajn objektojn, ordinare preparante stokadon aŭ transportadon, ĉu ilin ligante, ĉu envolvante, ĉu enŝovante en sakon aŭ alian portilon, ĉu ordigante en kesto.

    • frue en la sekvanta mateno li pakis sian malgrandan havaĵon

    • la patrino pakis tion aŭ alian, kun kio la patro estis ironta hodiaŭ vespere en la urbon

    • li pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston, alligis ĝin al mia dorso

    • ili kolektis nur la spikojn, kiujn ili pakis en sakojn, la pajlo restis sur la kampo

    • paketoj, tiel firme kunmetitaj kaj tiel lerte pakitaj unuj sur la aliaj, ke ili ĉe ĉiu movo de la ŝipo ne ruliĝas tien kaj reen

    • multaj kukoj estas unuope pakitaj per plasto, tiuj kukoj siavice estas ankaŭ grupe volvitaj en plasto, kaj finfine tio estas pakita en kartona skatolo

    • presigi ĉiujn tekstojn per tute etaj literoj kaj tiel paki multe pli da enhavo sur ĉiun paĝon

    • li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝo

    • oni povis ricevi kapturnon de tio, kiel la homoj en tiu komplikita amaso da stratoj estis pakitaj unuj super la aliaj

  2. (transitiva) Plenigi per aĵoj kaj pretigi transportilon.

    • mi senprokraste pakis miajn kofrojn, adiaŭis Brigidon kaj reveturis

    • Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron

    • najbaraj familioj judaj, devigitaj paki siajn valizojn kaj iri al la «forirejo”, por transporto

En aliaj lingvoj

    • La angla: pack
    • La belorusa: пакаваць, упакаваць, укладаць, цюкаваць
    • La bulgara: опаковам
    • La ĉeĥa: balit, shrnovat, zahušťovat (soubor)
    • La franca: emballer, empaqueter
    • La germana: packen
    • La hispana: empaquetar
    • La hungara: csomagol
    • La nederlanda: pakken, inpakken
    • La portugala: embrulhar, empacotar, enfardar, emalar, empalhar
    • La rusa: паковать, упаковать
    • La slovaka: komprimovať (súbor), zahusťovať