Vorto: pago

  1. Ago pagi.

    • por ĉiu ago venas la tempo de pago

    • kontanta pago de la fakturo

  2. Tio, kion oni pagas.

    • pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto

    • via patro trompis min kaj dekfoje ŝanĝis mian laborpagon

    • ĉiu donu liberigan pagon por sia animo

    • duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj

    • kondamnu lin al punpago de cent arĝentaj moneroj

    • nenia ago fariĝas sen pago

    • kia ago, tia pago

En aliaj lingvoj

    • La angla: payment
    • La belorusa: плата, выплата, аплата
    • La ĉeĥa: placení, plat, platba, poplatek, úhrada, úplata
    • La franca: paiement
    • La germana: Zahlung, Bezahlung
    • La hispana: pago
    • La hungara: fizetés, kifizetés, megfizetés
    • La nederlanda: betaling
    • La norvega: betaling
    • La rusa: оплата
    • La slovaka: platba, platenie
    • La germana: Abgeltung, Auszahlung, Bezahlung, Einzahlung, Vergütung, Zahlung
    • La hungara: fizetés (fizetség), fizetség
    • La rusa: плата