Vorto: pagi
-
(transitiva) Kompensi ricevon de varo aŭ servo per mono aŭ alia valoraĵo.
mi pagis du frankojn por tiu libro
pagataj kamparanoj helpis nin
pagi ŝuldon
pagi tributon
pagi salajron
pagi imposton
pagi siajn servistojn, kreditorojn
pagi por la loĝejo
oni ne pagas per gloro al sia tajloro
ni devas konservi tiun bonaĵon eĉ pagante ĝin per kelkaj foroferoj
pagi por fremda festeno
pagatesto, pagkvitanco
pagdato, paglimo
Rimarko: PV (kaj la PIV-oj) donas neatribuitajn ekzemplojn kie anstataŭ pagi pli konvenas pripagi: EVI pagi la manĝon, la viziton de kuracisto. (La prefikso pri- estas regule uzata por transformi nerektan komplementon de verbo en ties objekton.)
-
(transitiva) (figure) Kompensi agon.
por lia amikec' konfidon pagu
pagi al iu malbonon por bono
a. Trakti iun same malbone, kiel li nin aŭ aliulon traktis, venĝi al iu.
mi pagos al ŝi por tio ĉi tio
kiam li falos en niajn manojn, ni pagos al li la ĉagrenojn , kiujn li kaŭzis al la kronprinco
b. Esti traktata same malbone, kiel oni traktis aliulon, suferi venĝon de iu; ricevi punon, kompensan malbonon.
kiu rompis, tiu pagu
pagos lupo por la ŝafo
pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj
-
rekompenci
En aliaj lingvoj
- La angla: pay
- La belorusa: плаціць
- La bulgara: плащам
- La ĉeĥa: platit, proplatit, uhradit, vyplatit, zaplatit
- La franca: payer
- La germana: bezahlen, zahlen, begleichen
- La hispana: pagar
- La hungara: fizet, megfizet
- La nederlanda: betalen
- La norvega: betale
- La portugala: pagar
- La rusa: платить
- La slovaka: hradiť (náklady), platiť, vyrovnať (účet)
- a. La germana: heimzahlen
- b. La germana: bezahlen