Vorto: pafi
-
(transitiva) Ĵeti aĵon tre rapide al iu celo aŭ direkto.
pafi ŝtonon per ŝtonĵetilo
francino, pafante per la ridantaj okuloj
eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas
a. Ĵeti objekton per rapidiga ilo, celante detrui, vundi aŭ mortigi.
pafi kuglon per karabeno, obuson per kanono
li pafĵetis la sagon
hodiaŭ vi pafos vian provpafon, por ke mi povu proklami vin ĉasistoj
mi blinde pafos, eble trafos
mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo
pafi birdon, al birdo
pafi kontraŭ iu
trapafadi la aeron
b. Ĵetegi pilkon aŭ alian ludobjekton al celaĵo.
la kroata atakisto ĉiam pafas la pilkon al la golgardisto
En aliaj lingvoj
- La angla: shoot
- La belorusa: страляць
- La bulgara: стрелям
- La ĉeĥa: střelit, střílet, vystřelit, zastřelit
- La franca: tirer (un projectile)
- La germana: schießen
- La hebrea: לירות \ירה\
- La hispana: disparar
- La hungara: lő
- La indonezia: [tembak] menembak
- La kataluna: llançar, disparar
- La nederlanda: schieten
- La norvega: skyte
- La portugala: atirar
- La rusa: стрелять
- La slovaka: streliť, vystreliť, zastreliť
- La sveda: skjuta
- a. La pola: strzelać
- b. La pola: strzelać