Vorto: pacienco
-
Forto, kapablo, virto trankvile elteni.
a. atendadon – ekzemple de iu aŭ io malfruanta, aŭ de evento, kies momento de okazo ne estas konata.
havi, perdi la paciencon
li ne havis plu paciencon aŭskulti la plendojn
atendinte kun pacienco li atingis la promeson
b. antaŭvideblan malbonon – do atendadon de ties esperebla fino.
vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj kiuj al neniu el vi mankis
c. pezan laboron – do atendadon de ties esperebla rezulto.
per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro
ili perdas ĉian paciencon, ĵetas la laboron kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko
En aliaj lingvoj
- La angla: patience
- La belorusa: цярпеньне, цярплівасьць
- La bretona: pasianted
- La bulgara: търпение
- La ĉeĥa: trpělivost
- La franca: patience
- La germana: Geduld
- La hispana: paciencia
- La hungara: türelem
- La indonezia: [sabar] kesabaran
- La kataluna: paciència
- La nederlanda: geduld
- La norvega: tålmodighet
- La pola: cierpliwość
- La portugala: paciência
- La rusa: терпение
- La slovaka: trpezlivosť
- La sveda: tålamod