Vorto: paŝo
-
Ago paŝi.
de ĉiu paŝo li ŝanceliĝis
fari falsan paŝon
kalkulante siajn paŝojn
ekpaŝi la unuan paŝon
-
Spaco trapasita per unu paŝo.
la ĉambro estis 5 paŝojn longa
inter ni kaj la morto estis nur unu paŝo
de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo
inter voli kaj fari estas grandega paŝo
sur ĉiu paŝo ni renkontas malhelpaĵojn
-
(figure) Alcela klopodo aŭ agado.
ni faros la necesajn paŝojn
ni penos retenadi la Ligon de ĉiu facilanima paŝo
fari falsan (maltrafan) paŝon
-
(de cirkla helico) Distanco inter du sinsekvaj punktoj de la helico, situantaj sur la sama naskanto de la koncerna cilindro.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: крок
- La ĉeĥa: krok
- La franca: pas (fait en marchant)
- La germana: Schritt
- La hispana: acción de caminar
- La hungara: lépés
- La indonezia: langkah
- La nederlanda: pas, stap
- La rusa: шаг
- La bretona: kammed, pazenn (kammed)
- La hispana: paso (resultado de mover un pie hacia atrás o adelante)
- La hungara: lépés
- La belorusa: захад
- La hungara: lépés
- La angla: pitch (of a helix)
- La bretona: pazenn (un helis)
- La franca: pas (d'une hélice)
- La germana: Ganghöhe
- La hungara: menetemelkedés
- La pola: skok (linii śrubowej)
- La rusa: шаг