Vorto: paĝo

  1. Iu el la du flankoj de paperfolio, sur kiu oni skribas aŭ presas.

    • tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn

    • la malnova abocolibro kuŝis kun la unua paĝo supre kaj ĉi tiu paĝo estas en ĝi la plej grava, sur ĝi staras ĉiuj literoj

    • la titola paĝo

    • kovrilpaĝo

  2. (figure) Skribaĵo aperanta sur iu el la flankoj de paperfolio.

    • tuj de la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon

    • ŝi komencis avide legi paĝon post paĝo

    • li trakuris per la okuloj la unuan paĝon

    • tri linioj sufiĉis por skribi programon, kiu faras la samon kiel tuta paĝo da C aŭ Basic

    • doni tre mallongajn klarigojn malsupre de la paĝo pri nocioj

  3. (figure) Parto de verko aŭ okazaĵaro.

    • oni trovas admirindajn paĝojn en tiu libro

    • tiu kongreso enskribis tre gravan paĝon en la historion de nia afero

    • la sveda periodo estas la plej hela paĝo de la historio de Latvolando

  4. Fizika rikordo, aro da la memorĉeloj havantaj identajn komencajn bitojn de la adreso, traktebla kiel unu tuto en iuj operacioj.

  5. Retpaĝo.

    • la pentraĵo aperis somere 2001 en la inter artistoj populara interreta paĝo art.scene.lt

En aliaj lingvoj

    • La angla: page
    • La belorusa: старонка
    • La bretona: pajenn
    • La ĉeĥa: stránka
    • La franca: page
    • La germana: Seite
    • La hispana: página
    • La hungara: oldal
    • La moldava: паӂина
    • La nederlanda: bladzijde
    • La norvega: side
    • La pola: strona
    • La portugala: página
    • La rusa: страница
    • La sveda: sida
    • La turka: sayfa