Vorto: ovo

  1. Organa korpo produktata kaj eligata de la inoj de diversaj klasoj de bestoj, kiu enhavas ĝermon de estonta samspeca besto, maturiĝonta ekster la patrina korpo.

    • ovoj de birdo, lacerto, fiŝo, insekto

    • demeti, ellasi ovojn

    • ĉio hele ekflamis kaj la maljuna birdo fenikso fariĝis cindro, sed ĝia ovo kuŝis ruĝe ardante en la fajro, ĝi krevis kun granda krako, kaj la ido elflugis

    • krevis unu ovo post la alia, «Pip, pip!» oni aŭdis, ĉiuj ovoflavoj viviĝis kaj elŝovis la kapon

    • la formikoj senĉese kuradis kun sia ovo sur la dorso

    • granda kiom ovo de marĉkokino

    • la ovo de Kolumbo

  2. Ovo, ofte kokina, uzata kiel nutraĵo.

    • enŝele boligitaj, duonkuiritaj, malmole kuiritaj ovoj

    • ovoblanko, ovoflavo

    • unu ovo malbona tutan manĝon difektas

    • kara estas ovo, kiam venas la Pasko

    • ekboligo de matenmanĝa ovo

    • doni ovon por ricevi bovon

    • pli valoras tuj ovo ol poste bovo

  3. Ovoĉelo.

    • nefekundigita, fekundigita ovo

En aliaj lingvoj

    • La angla: egg
    • La belorusa: яйка
    • La bretona: vi
    • La bulgara: яйце
    • La ĉeĥa: vajíčko, vejce
    • La franca: œuf
    • La germana: Ei
    • La greka: αυγό
    • La hebrea: ביצה
    • La hispana: huevo
    • La hungara: tojás
    • La indonezia: telur
    • La itala: uovo
    • La kataluna: ou
    • La nederlanda: ei
    • La pola: jajko
    • La portugala: ovo
    • La rumana: ou
    • La rusa: яйцо
    • La slovaka: vajíčko
    • La sveda: ägg
    • La turka: yumurta
    • La germana: Ei(zelle)