Vorto: orta
-
(parolante pri angulo) Estanta orto; kies mezuro egalas al 90˚.
rektangulo oni nomas paralelogramon, de kiu almenaŭ unu angulo estas orta
se en triangulo unu el anguloj estas orta, tiam la aliaj du anguloj estas akutaj
-
(parolante pri plurlatero aŭ pluredro) Ortangula.
li montris per la mano ortan kvarangulon
Rimarko: Ĉi tiu senco povas esti konsiderata kiel mallongigo, foje bonvena: orta triangulo estas pli malpeza ol ortangula triangulo. Ĝi tamen restas malofta kaj evitinda.
-
a. (parolante pri geometria figuro rilate al alia) Tiaj, ke ili sin intersekcas formante orton.
rekto orta al alia rekto, al kurbo , al ebeno, al surfaco
ebeno orta al lumradio
ortajaj rektoj, cirkloj, ebenoj
la teraj meridianoj kaj paraleloj estas inter si ortaj
b. (parolante pri vektoroj en eŭklida spaco) Tiaj, ke ilia skalara produto egalas al nulo.
se x estas orta al y, validas la pitagora teoremo: ||x+y||2 = ||x||2+||y||2
orta bazo estas bazo, kies ĉiuj vektoroj estas ortaj inter si
oni diras, ke vektoro estas orta al subaro, se ĝi estas orta al ĉiu ĝia elemento
c. (parolante pri subaro de eŭklida spaco, rilate al alia subaro A) Tia, ke ĉiuj ĝiaj elementoj estas ortaj al tiuj de A.
la orta aro de subaro estas fermita vektora subspaco
ĉ. (parolante pri elemento x de vektora spaco kaj elemento f de ties dualo) Tiaj, ke f(x) = 0.
d. (parolante pri (n,p)-matrico A) Kies transponaĵo egalas al la inverso de A.
la determinanto de orta matrico egalas al +1 aŭ -1
e. None
En aliaj lingvoj
- La angla: right (angle)
- La ĉeĥa: kolmý, ortogonální, pravoúhlý, pravý
- La franca: (angle) droit
- La germana: recht(-er Winkel)
- La hispana: ortogonal, perpendicular, normal
- La hungara: kilencven fokos(szög)
- La kataluna: ortogonal, perpendicular, normal
- La nederlanda: rechte (hoek)
- La pola: (kąt) prosty
- La portugala: reto
- La rusa: прямой (угол)
- La slovaka: normálový, pravý (uhol)
- La angla: right-angled
- La franca: rectangle (adj.)
- La germana: rechtwinklig
- La hispana: rectángulo (adj.)
- La hungara: derékszögű
- La nederlanda: rechthoekig
- La pola: prostokątny
- La rusa: прямоугольный
- La angla: orthogonal, perpendicular
- La franca: orthogonal, perpendiculaire (adj.)
- La germana: perpendikular, orthogonal, senkrecht
- La hispana: ortogonal, perpendicular (adj.)
- La hungara: merőleges
- La nederlanda: loodrecht
- La pola: prostopadły, ortogonalny
- La portugala: ortogonal
- La rusa: ортогональный, перпендикулярный
- a. La hispana: perpendicular
- La hungara: merőleges
- La nederlanda: loodrecht
- b. La hispana: perpendicular, ortogonal
- La hungara: merőleges, ortogonális
- c. La hispana: perpendicular, ortogonal
- La hungara: merőleges, ortogonális
- ĉ. La hispana: perpendicular, ortogonal
- La hungara: merőleges, ortogonális
- d. La angla: orthogonal (matrix)
- La franca: (matrice) orthogonale
- La germana: orthogonal(-e Matrix)
- La hispana: (matriz) ortogonal
- La hungara: ortogonális(mátrix)
- La pola: (macierz) ortogonalna
- La rusa: ортогональная (матрица)
- e. La hispana: proyección ortogonal, simetría ortogonal