Vorto: oro
-
Ĥemia elemento kun atomnumero 79, atompezo 196,967; flava metalo, tre densa, facile fadenigebla kaj multvalora, kiun oni uzas por juveloj kaj moneroj.
vazo el oro
oro laŭ folioj, laŭ fandaĵoj
temp' estas valoro simile al oro
ne ĉio estas oro, kio brilas
pagi per oro
vi devas ĉi tie orvelki (iĝi orkolora pro velkiĝo), kompatinda floreto
-
Mono, riĉeco.
kiu havas oron, havas honoron
por sia oro ĉiu estas sinjoro
ne defendas oro kontraŭ doloro
ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro
-
Multvalora, bonega afero.
ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro ( olea, vakso )
legu tiun poemon: ĝi estas vere el oro
En aliaj lingvoj
- La angla: gold
- La belorusa: золата
- La bretona: aour
- La ĉeĥa: zlato
- La franca: or
- La germana: Gold
- La greka: χρυσάφι, χρυσός
- La hispana: oro
- La hungara: arany
- La indonezia: emas
- La itala: oro
- La kataluna: or
- La nederlanda: goud
- La pola: złoto, złoto
- La portugala: oiro, ouro (bras.)
- La rusa: золото
- La slovaka: zlato
- La sveda: guld
- Latineca nomo: Aurum
- La germana: Geld, Gold
- La nederlanda: geld, goud
- La germana: Gold
- La nederlanda: goud