Vorto: origino

  1. Medio, en kiu naskiĝis iu, familio, popolo; deveno.

    • esti el nobela, sklava origino

    • Dio el unu origino faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero

    • la bebo, Edipo, malgraŭ onidiraj aludoj, nenion sciis pri sia origino

    • Abdullah Susi, de mozambika origino, estis kunfondinto de Kinŝaso, la nuna ĉefurbo de Kongo

    • la indiĝenoj ne rigardas sian etan landon kiel parton de Anglio kaj fieras pri sia kelta origino

    • ne estas ĝenerale akceptita konsento pri la origino de la nomadoj

    • la origino de vivo sur la tero ĝis nun estas malmulte komprenebla

  2. Kaŭzo aŭ principo, pro kiu komenciĝas io.

    • tio estis la origino de lia riĉeco

    • origino de la mondo

    • serĉi la originon de niaj ideoj

    • la publikigo de «La origino de specioj” de Darwin

    • laŭ ties origino la tekilo estas mezkala brando

    • la origino de multaj belgaj bierspecoj kaj ilia gustvarieco venas de la jaro 1364, en kiu la germana imperiestro Karlo 4a deklaris novan bierleĝon

    • ĵurnalistaro abunde raportas pri la sekvoj danĝeraj por la ekonomio kaj malagrablaj por la publiko, sed malofte pri la origino de la problemo

  3. Elira, rilata punkto, interalie.

    • Rimarko: Bricard konas la du unuajn sencojn, sed sub formo «origeno».

    • a. de duonrekto.

    • b. de kartezia koordinato.

      • karteziaj koordinatoj, kiuj baziĝas sur sistemo de aksoj reciproke ortaj kaj sin sekcantaj en unu punkto, la origino

    • c. (de polusa koordinatsistemo) La origino de la polusa akso.

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: паходжаньне
    • La ĉeĥa: počátek, počáteční bod, začátek
    • La franca: origine
    • La germana: Herkunft, Abstammung
    • La hispana: origen
    • La hungara: eredet, származás
    • La nederlanda: oorsprong
    • La pola: pochodzenie
    • La portugala: origem
    • La rusa: происхождение
    • La slovaka: pôvod, východisko, začiatok existencie
    • La belorusa: пачатак, зыходны пункт
    • La germana: Ursprung
    • La hungara: kezdet (kindulási pont)
    • La rusa: начало, исходная точка
    • La angla: origin
    • La belorusa: пачатак, зыходны пункт
    • La germana: Anfangspunkt
    • La pola: początek
    • La rusa: начало, исходная точка
        • a. La hungara: eredő, végpont
        • b. La germana: (Koordinaten-)Ursprung
        •     La hungara: origó
        • c. La hungara: csúcspont