Vorto: oriento
-
Unu el la kvar geografiaj ĉefpunktoj, difinata per tiu parto de la horizonto, kie oni vidas la sunon leviĝi, kaj kontraŭa al la okcidento; la direkto difinata per tiu ĉefpunkto.
supreniru sur la supron de Pisga, kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento
ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis tiam, ŝi pereos
al ĉia lando oni povas veni ne sole de oriento, sed ankaŭ de okcidento
-
Terparto kuŝanta oriente de la hejmo de koncerna civilizo.
a. La landoj kuŝantaj oriente de Okcidenta Eŭropo.
tapiŝoj el Oriento
b. La landoj kuŝantaj oriente de Palestino.
kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento
jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj?
-
Ĉe la framasonoj, parto de loĝio, kie sidas la loĝiestro.
En aliaj lingvoj
- La angla: east
- La belorusa: усход
- La bretona: reter, sav-heol
- La ĉeĥa: východ (svět.strana)
- La ĉina: 东 (tr. 東) [dōng], 东方 (tr. 東方) [dōngfāng]
- La franca: est, orient
- La germana: Osten
- La greka: ανατολή
- La hispana: este, oriente
- La hungara: kelet, napkelet
- La indonezia: timur
- La nederlanda: oosten (zn.)
- La pola: wschód
- La portugala: oriente, este, leste, nascente (geogr.), levante (geogr.)
- La rusa: восток
- La slovaka: východ
- La sveda: öst
- Volapuko: lefüd
- La bretona: ar Reter, ar Sav-Heol
- La germana: Orient