Vorto: orielo

  1. Iom larĝa parto de ĉambro, salono aŭ alia ejo de domo, elstaranta eksteren el la fasado, provizita je fenestroj, apogita sur korbelo (penda, korbela orielo) aŭ sur la grundo (surtera orielo).

    • ŝi vekiĝis preskaŭ je la tagmezo en sia dormoĉambro havanta orielon en la turo de la palaceto

  2. En pluretaĝa domo, prisma aŭ cilindrosegmenta elstaraĵo sur la fasado, konsistanta el orieloj.

    • la angula duetaĝa orielo provizita per reliefa ornamaĵo en ambaŭ etaĝoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: oriel, bay window
    • La ĉeĥa: arkýř
    • La franca: oriel, fenêtre arquée
    • La germana: Erker
    • La nederlanda: erker
    • La norvega: karnapp
    • La rusa: эркер, фонарь (архит.)
    • La slovaka: arkier