Vorto: ori
-
(transitiva) Kovri per maldika tavolo el oro.
orita kadro, braceleto
pensoj oritaj per la lasta rebrilo de l' amo
-
(netransitiva) Impresi kiel oro, aspekti kiel oro.
la duono de Forumo, kuŝanta senpere sub la kastelaj abruptaĵoj, estis jam dronanta en ombro, dum la kolonoj de la pli alte starantaj temploj oris ankoraŭ en lumo kaj bluo
la vivo tiel mirinde belis, la suno tiel oris kaj varmis, la lando tiel fabelece ĉarmis
En aliaj lingvoj
- La belorusa: залаціць, пазалаціць
- La bretona: alaouriñ, aouriñ
- La ĉeĥa: pozlatit, zlatit
- La franca: dorer
- La germana: vergolden
- La hispana: chapar (en oro)
- La hungara: aranyoz
- La kataluna: daurar
- La nederlanda: vergulden
- La pola: złocić, ozłacać, pozłacać
- La rusa: золотить, позолотить
- La slovaka: pozlátiť
- La sveda: förgyll
- La kataluna: resplendir, excel·lir
- La pola: złocić się
- La rusa: золотеть, золотиться