Vorto: organo
-
Ero plenumanta apartan funkcion ene de tuto.
a. Difinita ĉelaro en vivanta korpo plenumanta specialan funkcion.
okulo estas la organo de la vidado
la organoj de la parolo
b. En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion.
la organoj de lokomotivo, de horloĝo
-
Iu aŭ io esprimanta la pensojn de grupo da homoj.
tiu oratoro estis nur la organo de la reakciuloj
ĵurnalo, kiu estas la organo de la registaro
la Oficiala Bulteno estas la organo de la L. K
En aliaj lingvoj
- La angla: organ
- La belorusa: арган
- La ĉeĥa: instituce, orgán
- La franca: organe
- La hispana: órgano
- La itala: organo
- La pola: narząd, organ
- La portugala: órgão
- La slovaka: inštitúcia, orgán
- a. La germana: Organ
- La hungara: szerv
- La nederlanda: orgaan
- La rusa: орган
- La sveda: organ
- b. La germana: Teil, Bauteil, Aggregat
- La hungara: működő egység
- La nederlanda: onderdeel
- La rusa: функциональный компонент
- La germana: Organ
- La hungara: orgánum
- La nederlanda: orgaan
- La rusa: орган