Vorto: orelo
-
Organo de aŭdkapablo.
kapti hundon je la oreloj
la ĉevalo akrigas la orelojn
streĉi la orelon
klini la orelon al ies parolo
forklini sian orelon de aŭdado de prudento
tra unu orelo eniras, tra la dua eliras
paroli, diri en ies orelon
ne estas bezone, ke oni tiru lin per orelo
-
(figure) Aŭdado, aŭdkapablo.
malsata stomako orelon ne havas
la muro havas orelojn
tiu muziko tranĉas la orelon
juĝanto devas havi du orelojn
se tio venus al liaj oreloj
En aliaj lingvoj
- La angla: ear
- La belorusa: вуха
- La bretona: skouarn
- La bulgara: ухо
- La ĉeĥa: boltec, ucho
- La franca: oreille
- La germana: Ohr
- La hebrea: אוזן
- La hispana: oreja, oído
- La hungara: fül
- La indonezia: telinga
- La itala: orecchio
- La kataluna: orella
- La kroata: uho
- La nederlanda: oor
- La okcitana: aurelha
- La pola: ucho
- La portugala: orelha, ouvido
- La rusa: ухо
- La slovaka: ucho
- La sveda: öra
- La germana: Gehöhr
- La portugala: ouvido