Vorto: ordono
-
Esprimo de ies estra volo.
bezono estas plej forta ordono
de la volo la ordono pli efikas ol bastono
deziro kaj inklino ordonon ne obeas
mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro
respektanta ordonon estos rekompencita
observi kaj plenumi ĉiujn ordonojn
ne forĵetu la ordonon de via patrino
jam estis for por disdoni novajn ordonojn
-
En programo, frazo indikanta agon plenumendan.
simpla ordono
malsimpla ordono
kondiĉa, iteracia ordono
estas du metodoj agordi la amplekson de indicoj por tabeloj deklaritaj per la ordono Dim
la komputilo simple plenumas tiujn ordonojn en la donita sinsekvo
la parto de la proces-unuo, kie ĉiu ordono el la programo estas «legata», interpretata kaj direktata
En aliaj lingvoj
- La belorusa: загад
- La ĉeĥa: nařízení, příkaz
- La franca: ordre, injonction
- La germana: Befehl, Anweisung
- La hispana: orden, mandato
- La hungara: parancs, utasítás
- La nederlanda: bevel
- La portugala: ordem, comando
- La rusa: приказ
- La slovaka: nariadenie, príkaz, rozkaz
- La sveda: order
- La angla: (executable) statement
- La franca: commande, instruction
- La germana: Instruktion
- La hispana: comando, instrucción
- La nederlanda: instructie
- La portugala: comando, instrução
- La rusa: оператор