Vorto: ordo
-
Regula aranĝo de aferoj, laŭ kiu ili taŭge kaj oportune rilatas inter si.
a. En spaco.
la paperoj, libroj estas en ordo
marŝi sen ordo
batalordo
vi mastrumos en nia domo, kuiros, lavos, kudros, trikos, zorgos pri ordo kaj pureco
vi devas teni la ĉambron en bona ordo
b. En tempo aŭ kategoria sinsekvo.
alfabeta, kronologia ordo
observi la ordon de sinsekvo
la Proverbaro Esperanta estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo
pri la ordo en kunmetita vorto «falakvo» kaj «akvofalo» ambaŭ estas bonaj (falakvo signifas pli la falantan akvon mem, akvofalo signifas pli la lokon de falado)
la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia ĉefeco en la lando
laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico
iliaj nomoj laŭ la ordo de ilia naskiĝo
c. En spirito.
meti ordon en siaj ideoj
la stilo estas nur la ordo kaj la movado, kiun oni metas en la pensoj
havi konsciencon en ordo
li diris: ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? sed tiu respondis: kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel
ĉ. En socia vivo.
ordo bezonas ordonon
sen ordo en afero ne ekzistas prospero
helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco en nia afero
tio ne estas laŭ la natura ordo
la ordo de l' mondo
la tradicia ordo estis konfuzita
meti ordon en la financoj
d. None
e. Rango de matematika objekto, rilate nefake difinitan hierarĥion aŭ ĝia pozicio en tia klasifiko.
f. Ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo), inter familio kaj klaso.
la ordo de birdoj Kolomboformaj inkludas speciojn kiel la tre disvastigitaj kaj sukcesaj kolomboj, klasitaj en la familio Kolombedoj, kaj la ekstingita Dido, la Rodrigesa ermitkolombo kaj la Reunia ermitkolombo
la zingibracoj (Zingiberaceae) estas la plej granda familio de la ordo zingibraloj (Zingiberales), al kiu familio apartenas pli ol 1200 specioj de 53 genroj
g. Klasifiko de klasika arĥitekturo.
la kvin klasikaj ordoj estas la plej grava ordiga sistemo de la antikva kaj pli posta arkitekturo ‐ ankoraŭ valida de la renesanco ĝis la frua 20-a jarcento, la komuna temo da kvin arkitekturaj ordoj estas la rilato de kolonoj al la fundamento kaj la tegmentaj traboj, la transiro de unu konstruero al alia kaj la enplekto en la kompleta koncepto kaj aspekto de la konstruaĵo
laŭ la arkitekturo de antikva Grekio okazas diferencigo laŭ tri klasikaj kolonaj ordoj: la formo je dorika, ionika kaj korinta ordo, al ili aldoniĝis la toskana ordo, tiel nomata «kompozita ordo» kaj en la renesanca epoko aldoniĝis tiel nomata «moderna ionika ordo», tiel ke sume ekzistas ses «klasikaj» kolonaj ordoj
En aliaj lingvoj
- a. La franca: ordre
- La hispana: orden
- La hungara: rend
- La rusa: порядок
- b. La franca: ordre
- La hispana: orden
- La hungara: rend
- La rusa: порядок
- c. La franca: ordre
- La hispana: orden
- La hungara: rend
- La rusa: порядок
- ĉ. La franca: ordre
- La hispana: orden
- La hungara: rend
- La rusa: порядок
- d. La franca: ordre
- La hispana: orden
- La hungara: rend
- La rusa: порядок
- e. La franca: ordre
- La hispana: orden
- La hungara: rend
- La rusa: порядок
- f. La franca: ordre
- La hispana: orden
- La pola: porządek
- g. La franca: ordre
- La hispana: orden
- La pola: porządek