Vorto: ordeno

  1. Honoriga societo starigita de regnestro por rekompenci meriton de homoj elstare helpintaj al la regno.

    • ordeno de Nigra Aglo, de Ŝtrumpligilo, de Kristo, de Lenino kaj tiel plu

  2. Societo el inoj aŭ viroj, kiuj vivas kune laŭ apartaj reguloj, liginte sin per votoj.

    • ordeno de Benediktanoj

  3. Ordena insigno kutime kun formo de stelo aŭ kruco pendanta de rubando; dekoracio.

    • la blua rubando de la Krurzona Ordeno

En aliaj lingvoj

    • La angla: order, fraternity
    • La belorusa: ордэн
    • La ĉeĥa: nábož. řád, řehole
    • La franca: ordre (civil, militaire)
    • La germana: Orden
    • La hispana: orden militar o religiosa (grupo de personas)
    • La hungara: rend (pl. becsület-rend)
    • La nederlanda: orde, ridderorde
    • La portugala: ordem
    • La rusa: орден
    • La slovaka: rad, vyznamenanie
    • La sveda: orden
    • La franca: congrégation religieuse, ordre religieux
    • La hungara: szerzetesrend
    • La nederlanda: orde, kloosterorde
    • La angla: badge, decoration
    • La franca: décoration (insigne), insigne (décoration)
    • La hungara: rendjel