Vorto: orakolo
-
Aŭtoritatulo respondanta, nome de diaĵo, je la demandoj de tiuj kiuj venas ĝin konsulti.
Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon
tute ne necesas esti orakolo por deklari, ke ĝi neniam atingos la 17 eldonojn de la Fundamenta Krestomatio
orakolo foje respondas kaj foje ne, kaj ne eblas influi tion
-
Orakolaĵo, respondo de orakolo.
la orakoloj de Jesaja
la guvernisto Panglos estis la hejma orakoldiranto
-
Orakolejo, sanktejo kien oni venas por konsulti orakolon.
la orakolo de Apolono en Delfo
En aliaj lingvoj
- La angla: oracle
- La belorusa: аракул, прадказаньне
- La ĉeĥa: orákulum, proroctví, věštba
- La germana: Orakel
- La greka: χρησμός
- La hungara: jóslat, orákulum
- La nederlanda: orakel
- La portugala: oráculo
- La rusa: оракул
- La slovaka: orákulum, predpoveď, proroctvo, veštba
- La angla: revelation
- La rusa: предсказание, прорицание
- La rusa: оракул