Vorto: oportuna
-
Facile uzebla; bone adaptita al sia destino; ne laciga.
oportuna seĝo, vesto, ŝuo, ilo, apartamento
nia lingvo estas oportuna por ĉiuj celoj
aĝo maljuna ne estas oportuna
estas oportuna sed ne necesa
estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto oni povus doni formon pli oportunan
Rimarko: La senco de oportuna 1 estas malpli ampleksa ol tiu de komforta: estas oportunaj nur apartaj simplaj objektoj, komfortaj povas esti vivo, aranĝo kaj tiel plu. Ekzemple fontanplumo estas oportuna sed ne komforta. Plie oportuna estas pli objektiva (la oportuneco dependas de la pli malpli granda taŭgeco de la objekto), komforta estas pli subjektiva (la komforteco dependas de la humoro, de la animstato de la uzanto).
-
Faciliganta sukceson aŭ prosperon pro sia ĝusta konveneco.
mi atendos, ĝis venos tempo pli oportuna
oportuna okazo
ekkapti la oportunan momenton
En aliaj lingvoj
- La belorusa: зручны, дарэчны, здатны, прыдатны
- La ĉeĥa: vhodný, oportunní, pohodlný
- La franca: opportun, pratique (adj.)
- La germana: opportun, günstig, zweckmäßig, nützlich, angebracht
- La hispana: práctico, útil
- La hungara: kényelmes
- La kataluna: còmode
- La nederlanda: gemakkelijk, doelmatig, geschikt
- La okcitana: aisit
- La portugala: oportuno, cômodo, confortável, propício, que vem a propósito
- La rusa: удобный
- La slovaka: pohodlný, spôsobilý, upotrebiteľný, vhodný, výhodný
- La hungara: alkalmas, megfelelő
- La rusa: удобный, подходящий, уместный