Vorto: operaciumo

  1. Programaro organizanta la funkciadon de komputilo, sendependa de la aplikaj programoj sed necesa por ilia rulado, administrante la aparatajn disponaĵojn de komputilo, aranĝante interagon de la programaj procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj kun la uzantoj.

    • operaciumo zorgas pri memoradministrado, eneligoj, dosieradministrado, vicigo de taskoj kaj mendoj, datumprotekto, kontado, prilaboro de la ordonoj de la laboradministra lingvo, iam ankaŭ aliajn servoprogramojn (utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de operaciumo

    • La normo IEEE 1003.1 difinas Uniksecan operaciuman interfacon

    • la ŝelo estas interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la operaciumkerno

    • preskaŭ neniu instalita kopio de la operaciumo Vindozo estas laŭleĝa

    • macOS, antaŭe Mac OS X kaj OS X, estas operaciumo de Apple por Macintosh-komputiloj, Unix-, OpenStep-, kaj Darwin-bazita kun lingvoj C++ kaj Objective-C

    • Rimarko: Alia uzata termino estas mastruma sistemo. Verdire, «mastrumado» estas nur unu el la multaj funkcioj de operaciumo, kaj ne la plej grava funkcio (la celatan sencon pli trafe esprimus «administra sistemo»). Trovi vorto(j)n kiu(j) precize priskribus la tutan nocion estas afero malfacila aŭ malebla; tial aperis la formo «operaciumo», kiu utiligas la pli internacian parton de la termino kaj havas la avantaĝon de unuvorteco. Nur la vivo povas decidi, kiu formo venkos.

En aliaj lingvoj

    • La angla: operating system
    • La ĉeĥa: operační systém
    • La franca: système d'exploitation
    • La germana: Betriebssystem
    • La hungara: operációs rendszer
    • La itala: sistema operativo
    • La nederlanda: besturingssysteem
    • La pola: system operacyjny
    • La portugala: sistema operacional
    • La rusa: операционная система
    • La sveda: operativsystem