Vorto: operacio

  1. Tasko, laŭplane, laŭregule plenumata kiel parto de procedo teĥnika, administra, kuraca, kalkula kaj tiel plu; ordinare temas pri nesimpla tasko postulanta ĝustan aplikon de instrumentoj kaj aliaj rimedoj.

    • munta operacio

    • poŝta operacio

    • li montris al ni la okulojn de la kato, suprenŝovante ĝiajn palpebrojn kaj la kato, kvankam la operacio ŝajne ne tre plaĉis al ĝi, tamen tenis sin tre trankvile

    • li transprenu la operacion malmunti la Komunistan Partion

    • a. Ĥirurgia procedo, kuraccele farata per manoj kaj per instrumentoj, por modifi la staton de organo, aŭ por fortranĉi malsanan nekuraceblan parton de korpo.

      • bedaŭrinde, praktikadon de pentrado kaj biciklado – iom malhelpas sekvoj de ses operacioj, kiujn suferis mia dekstra mano

      • operacio ĉe lia lango ne sukcesis plene forigi la malagrablan lispadon de lia elparolado

      • kuracistoj faris al ŝi cezaran operacion: naskiĝis knabo

    • b. Aro da rimedoj, kiujn oni kombinas por akiri profitojn; transakcio.

      • komercaj, borsaj operacioj

      • la pastroj petis Amonon pri longa vivo por Ramzes XII-a kaj pri ekstermo de Fenicianoj, kiuj malbonigis al ili la financajn operaciojn

      • registaro proponis enkonduki malpermeson de financaj operacioj kun la landoj, kiuj ne manifestos pretecon kunlabori en la batalo kontraŭ «forlavo» de malpura mono

      • kuntiri informojn el diversaj komputiloj por plirapidigi komercajn operaciojn

    • c. Movoj de trupoj destinitaj por sukcesigi atakon aŭ defendon; operaco.

      • de kelkaj jaroj litovaj soldatoj aktivas en NATO-operacioj, ekzemple en Bosnio kaj Afganio

      • en maksimume du semajnoj tiuj grupoj kadre de UN-operacioj estu sendeblaj al regionoj ĉie en la mondo, kiujn trafis subita krizo

    • a. Kalkulo, plenumata super konataj kvantoj por eltrovi unu aŭ plurajn kvantojn nekonatajn.

      • la kvar bazaj operacioj aritmetikaj estas adicio, subtraho, multipliko kaj divido

      • la plej simplaj aritmetikaj operacioj apartenis jam al la supera kurso kaj estis plenumataj per globetoj

    • b. (en aro E) Bildigo de E×E al E.

      • la aritmetika adicio estas operacio, kiu al ĉiu duopo de entjeroj asocias la sumon de ties termoj

      • la kunligo de internaj rilatoj estas operacio

  2. Ago plenumata de unuopa komputila komando.

    • la komputilo plenumas po 700 miliardoj da glitpunktaj operacioj sekunde

    • la maŝinoj obeu al la planitaj funkcioj simplaj, logikaj operacioj pere de facila rezonado kaj manipulado

En aliaj lingvoj

    • La angla: operation
    • La bulgara: операция
    • La ĉeĥa: akce, operace (lékařský zákrok), výkon, úkon
    • La franca: opération
    • La hispana: operación
    • La itala: operazione
    • La nederlanda: handeling
    • La portugala: operação
    • La rusa: операция
    • La slovaka: akcia, operácia, úkon
    • La sveda: operation
        • a. La germana: Operation, Eingriff
        •     La nederlanda: operatie, ingreep (heelkunde)
        •     La sveda: operation
        • b. La germana: Vorgehen, Vorgehensweise
        •     La nederlanda: handeling
        • c. La germana: Operation, Truppenbewegung
        •     La itala: manovre
        •     La nederlanda: operatie
        • a. La germana: Rechenart, Rechenoperation
        •     La nederlanda: bewerking (rekenk.)
        •     La pola: działanie
        •     La sveda: operation
        • b. La angla: composition law, operation
        •     La franca: loi de composition, opération
        •     La germana: Operation, Verknüpfung, Verknüpfungsgesetz
        •     La pola: działanie
        •     La rusa: закон композиции, операция
    • La nederlanda: bewerking