Vorto: operacii

  1. Plenumi operacion.

    • a. Fari ĥirurgian operacion.

      • oni operaciis mian fraton pri apendicito

      • kirurgoj ĉe la hospitalo unue ne volis operacii lin pri hernio, ĉar la paciento pezis malpli ol 45 kg

      • operaciita pro kancero kaj ne tute kuracita, li decidis turni sin al alternativa vivmaniero

      • «dipitrena kuntiriĝo” kaŭzas, ke la fingroj kurbiĝas, oni ĝis hodiaŭ ne povas kuraci la malsanon, nur operacii la manojn, eltranĉante la «sovaĝajn” partojn, tiel ke la fingroj denove estas rektaj

    • b. Ekonomie, profitcele agadi.

      • estas bedaŭrinde ekvidi privatan fremdan firmaon retiriĝi de la albana merkato ĉar estas malfacile operacii , kie la publikaj ŝtataj entreprenoj kaj ankaŭ la civitanoj elektas la opcion de nepago de siaj ŝuldoj

    • c. Fari militan operacion; operaci.

  2. (netransitiva) Diri, ke aro R operacias super aro E, signifas, ke ekzistas iu ekstera operacio de R super E, pri kiu oni fokusiĝas: Simila metaforo validas ankaŭ por la elementoj de R, kiam oni parolas pri ilia ekstera operacio super E.

    • la ringo, kiu operacias super modulo

    • la vektora spaco, kiu operacias super afina spaco

    • ĉiu vektoro operacias enjekcie super afina spaco

  3. (netransitiva) Funkcii, manipuli plenumante operaciojn.

    • la programo operacias per longaj reeloj, operacii per algebraj kvantoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: operate
    • La bulgara: оперирам
    • La ĉeĥa: provádět operaci
    • La franca: opérer
    • La hispana: operar
    • La itala: operare
    • La portugala: operar
    • La rusa: оперировать
    • La slovaka: previesť operáciu
        • a. La germana: operieren
        •     La nederlanda: opereren
        •     La sveda: operera
    • La angla: act, operate
    • La germana: operieren
    • La rusa: действовать
    • La germana: arbeiten
    • La nederlanda: werken