Vorto: ono

  1. Frakcio, kies numeratoro estas unu.

  2. (figure) Parto.

    • ‐Nu, kiu estas vi? ‐De l' fort' mi estas ono | Malbonvolema ĉiam, sed kaŭzant' de bono

  3. (en n-uma prezento de nombro) Ĉiu el la ciferoj en ĝia frakcia parto, konsiderata kune kun ties pozicio.

    • la nombro 1,72 entenas du onojn, nome sep dekonojn kaj du centonojn

    • Rimarko: Por ĉi tiu nocio troveblas la stranga formo «postfiguro» en. Por la bazo 10, t.e. por dekumaj frakcioj, eblas nomi tiajn onojn decimaloj.

    • Rimarko: Ĉi tiu senco metafore devenas de ono : ja la koncerna pozicio estas nomata laŭ la frakcio, kiun oni ricevas metante 1 en ĝin kaj 0 en ĉiujn aliajn. Notindas, ke ne ekzistas komuna termino, per kiu eblus nomi ĉiujn ciferojn de la entjera parto. Ŝajnas do, ke la termino «ono» ne estas absolute necesa, kaj ke preferindas klara esprimo de la tipo «frakciparta cifero».

En aliaj lingvoj

    • La angla: unit fraction
    • La ĉeĥa: kmenový zlomek
    • La franca: fraction primitive
    • La germana: Stammbruch
    • La hungara: adrész, hányad, törtrész
    • La pola: ułamek prosty (liczba)
    • La rusa: доля единицы
    • La slovaka: kmeňový zlomok
    • La germana: Teiler, Divisor
    • La hungara: osztó
    • La pola: podzielnik
    • La germana: Teil, Bruchteil
    • La hungara: rész, darab
    • La nederlanda: deel
    • La pola: cząstka
    • La rumana: moleculă, părticică
    • La rusa: доля
    • La angla: decimal digit, decimal
    • La franca: chiffre après la virgule, décimale
    • La germana: Dezimale
    • La hungara: tizedesjegy
    • La nederlanda: cijfer na de komma
    • La pola: cyfra mantysy, cyfra po przecinku, dziesiętna
    • La rusa: цифра после запятой, десятичная цифра