Vorto: oni
-
Persona nedifinita pronomo, signifanta "la homoj; multaj aŭ kelkaj personoj".
oni kredas, ke kometoj anoncas malfeliĉon
al la buŝo de oni neniu povas ordoni
la formoj onin k onia estas tute regulaj
ĉiuj kalumnioj k malbravaĵoj estas ordinare elmetitaj sur la onian dorson
oni estas maljustaj koncerne ilin
oni estas konvinkitaj, ke li pereis
oni estas superŝutita(j) de similaj proponoj
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: neurčité osobní zájmeno
- La finna: (epämääräinen persoonapronomini) ihmiset, (käännetään suom. passiivilla tai 3. persoonalla ilman subjektia)
- La franca: on
- La germana: man
- La hispana: uno, se
- La hungara: az ember (általában), az emberek, mi (általában)
- La nederlanda: men
- La portugala: se (pronome pessoal indefinido), a gente
- La slovaka: neurčité osobné zámeno
- La sveda: man