Vorto: ondo

  1. Akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe supraĵo de maro, lago aŭ rivero, alblovata de vento; akvoŝvelo.

    • la ondoj alfrapas, alplaŭdas la rokojn

    • la barketo estis glutita de terura ondego

    • la ŝaŭmantaj ondoj

  2. Tio, kio leviĝas kaj malleviĝas kiel ondoj.

    • la ondoj de flagranta flamo

    • la ondoj de virina hararo

    • lumaj ondoj

    • tritikaj spikoj rulis ondojn da oro

  3. Tio, kio progresas per interrompitaj masoj kaj iom, post iom disvastiĝas, kiel ondoj.

    • ondoj da promenantoj

    • ondo da varma vento

    • ondo da revoj

    • la fremdaj elementoj, dronigis en siaj ondoj la antaŭajn loĝantojn

    • atakondo

    • ondo da simpatio ekruliĝis tra la lando

    • tiam aperis granda strikondo

    • protestondoj leviĝis

    • li fluigadis ondojn da elokventeco

En aliaj lingvoj

    • La angla: wave
    • La belorusa: хваля
    • La ĉeĥa: vlna (na vodě)
    • La franca: onde, vague (subst.)
    • La germana: Welle
    • La hispana: ola
    • La hungara: hullám
    • La indonezia: gelombang, ombak
    • La nederlanda: golf
    • La portugala: onda
    • La rusa: волна
    • La slovaka: vlna (na vode)
    • La sveda: våg
    • La ukraina: хвиля
    • La hispana: onda
    • La hispana: oleada