Vorto: ondi
-
(netransitiva) Leviĝi kaj malleviĝi aŭ iom post iom disvastiĝi, kiel ondoj.
ondas flamo (flagri)
la ondanta amaso
ondis seninterrompe ĉeno da veturiloj
la popolo en senordaj grupoj ondadis tien kaj reen
el centoj da gorĝoj ondas la konataj sonoj de l' himno
en mia brusto ondas malkviete kuraĝa entrepreno
tra la tuta lando ekondas granda intereso por tiu afero
melodioj fluas trans la korton kaj ĉirkaŭondas nin
la plorego de l' ondiĝantaj lagoj
la spikoj ondiĝas
en la profundo ondiĝadis palmaj arbaroj
ŝiaj longaj haroj ondiĝadis ĉirkaŭ la kapo
ondiĝantaj ŝtofoj
kontraŭaj sentoj ondiĝis en li
En aliaj lingvoj
- La angla: to ripple, wave, undulate, swell
- La belorusa: хвалявацца (напр., пра мора)
- La franca: fluctuer
- La germana: sich heben und senken
- La hispana: ondular, fluctuar, dispersarse
- La hungara: hullámzik
- La nederlanda: fluctueren, golven
- La portugala: ondular
- La rusa: волноваться (о море и т.п.)