Vorto: ombro
-
Pli malpli plena manko de lumo, en loko, kiun maldiafana korpo ŝirmas kontraŭ la lumo.
jam pli grandaj la ombroj falas de la altaj montoj
en la ombro de la nokto
la montoj ĵetis, etendis longan ombron sur la ebenaĵon
sidis en la ombro de arbo
la ombro moviĝadis, kaŭzata de la neregula moviĝado de la kandela flamo
la tagoj de la homo estas kiel pasanta ombro
kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas (vidu makulo, flanko 1 )
ombroj en pentraĵo
-
Tiu malluma parto, konsiderata kiel reproduktanta la formon de maldiafana korpo.
Petro Ŝlemil aŭ la viro, kiu perdis sian ombron
timulo timas eĉ sian propran ombrn
sekvi iun kiel lia ombro
la hormontra ombro
-
Bildo de mortinta persono, aperanta en la memoro aŭ kredita kiel fantoma realaĵo.
kiam la homo mortas, lia ombro vivas kaj sin montras al la homoj
mi foriros senrevene en la landon de mallumo kaj de morta ombro
ŝia ombro ŝajnis klini sin al mia lito
en noktomeza silentego aperas antaŭ ili ia ombro simila tute al la patro via
la lando de la ombroj
mi esprimas funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj
ŝi estas nur la ombro de si mem
-
(figure) Antaŭ- aŭ postsigno, influo de io pli grava, pli granda.
sin kaŝi en la ombro de iu
a. Minaco, influo de ia malbono.
tiu malfeliĉo ĵetis sian ombron sur la tutan jaron
ĉirkaŭita de la ombro de morto
tiu ĉi ombro malheligis ilian kunvivon ekde la komenco
b. Malgrava ŝajno, ero de io.
ne estas eĉ ombro da danĝero
ne restis eĉ ombro da libero
sen ia ombro da dubo
oni lasis al li nur ombron da potenco
ni devas severe eviti ĉion, kio povus prezenti ombron de interna malpaco
la respondo ne havas eĉ la plej malgrandan ombron de ia ŝajna malkontenteco aŭ riproĉoj
En aliaj lingvoj
- La angla: shadow
- La belorusa: цень
- La bretona: disheol, teñvalijenn
- La bulgara: сянка
- La franca: ombre
- La germana: Schatten
- La hispana: sombra
- La hungara: árny, árnyék, árnyalak
- La indonezia: bayangan, bayang-bayang
- La nederlanda: schaduw
- La portugala: sombra
- La rusa: тень
- La sveda: skugga
- La bretona: skeud
- La bretona: skeud
- a. La bretona: livadenn (skeud.)