Vorto: oleo
-
Grasa fluaĵo el besta (baleno, foko), vegetaĵa (lino, nukso) aŭ ŝtona (nafto, skisto) origino, uzata por nutrado, medicino, lumigado, arto, industrio....
oliva, nuksa oleo
sanktaj oleoj
glata kiel oleo
enverŝi oleon en la fajron
olehavaj, oledonaj vegetaĵoj
Rimarko: Oleo ankaŭ estas nomo de arbo-genro.
-
Ĉiamverda arbo, kies plej grava specio estas la olivarbo; genro el familio oleacoj (Olea).
la folioj de la genro oleo enhavas triĥosklereidojn
Rimarko: Fundamente oleo estas grasa substanco simila al tiu, kiun oni premas el fruktoj de olivarbo.
En aliaj lingvoj
- La angla: oil
- La belorusa: алей, аліва
- La bretona: eoul
- La bulgara: течно масло
- La ĉeĥa: nafta, olej
- La franca: huile
- La germana: Öl
- La hispana: aceite
- La hungara: olaj
- La indonezia: minyak
- La nederlanda: olie
- La pola: olej
- La portugala: óleo
- La rusa: масло (жидкое: растительное, минеральное и т.п.)
- La slovaka: nafta, olej
- La sveda: olja
- La angla: Olea
- La belorusa: масьліна (расьліна)
- La ĉeĥa: nafta, olej
- La franca: olivier (genre)
- La germana: Ölbaum
- La hungara: olajfa
- La kataluna: gènere Olea
- La nederlanda: olieboom
- La pola: oliwka
- La portugala: ólea
- La rusa: маслина
- La slovaka: nafta, olej