Vorto: ol
-
Konjunkcio esprimanta diferencon ĉe komparo kaj uzata por enkonduki la duan samnaturan komparataĵon.
pli bona pano sen butero ol kuko sen libero
pli feliĉa estas donanto ol prenanto
li ne estas generalo, sed ne malpli valoras ol generalo
kiu nenion timas estas ne malpli potenca ol tiu, kiun ĉiu timas
la fiero malutilas pli multe ol la malsato kaj soifo
ŝi estas pli ol bela, ŝi estas belega
li parolas pli ol li pripensas
Rimarko: Oni vidas, ke la komparataĵo, kiu sekvas la konjunkcion ol, havas ĉiam la saman formon kiel tiu, al kiu ĝi rilatas (substantivo, adjektivo, infinitivo, kc). Ĝi havas konsekvence ankaŭ saman kazon: li vin amas pli ol ĉiujn (oni komparas la amon al vi kaj al ĉiuj); li vin amas pli ol ĉiuj (oni komparas la amon de li kaj de ĉiuj); vi vidis iun alian ol min (la objekta «ol», «ne min vi vidis»); vi vidis iun alian ol mi (la subjekta «ol», «vi vidis unu homon, kaj mi vidis alian homon»).
-
Se la du kunkomparitaĵoj ne havas saman gramatikan naturon, kaj la dua konsistas el kompleta prop., tiu prop., estas enkondukata per ol kiam, ol kiel, ol kiom, laŭ tio, se ĝi havas tempan, manieran aŭ mezuran sencon.
ne elspezu monon pli frue, ol kiam vi ĝin posedas
ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero ol kiel kuraĝus ia alia
mi havas, pli bonajn okulojn ol kiel oni pensas
li estas pli lojala ol kiel mi kredis
pli granda estas mia puno, ol kiom mi povus elporti
taksi iun pli alte, ol kiom li meritas
sia montras pli grandan intimecon ol kiom montras la vorto ĝia
la signaloj estas milfoje pli fortaj ol kiom montras la teorio
pli da nuboj, ol kiom la Nordo scias
Rimarko: En siaj unuaj verkoj Z uzas la simplan ol kun la senco de ol kiom: ekzistas en ĉielo kaj sur tero pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj.
-
Ol estas ankaŭ uzata post vortoj, kiuj, kvankam ne estante formale komparativoj, tamen esprimas iele neegalecan komparon.
mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn ostojn, ol per mortigo akiri en riĉeco
ili eble elektos alian solvon ol ni elektis
tiu esprimo signifas ion tute alian ol ne jam
ŝi estis tute alia ol kiel li ŝin imagis al si
li havas malsaman karakteron ol lia patro
antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron
antaŭ ol forveturi, li manĝis
post ol li, enirinte, ekvidis la kapitanon, li kraĉis pro malŝato
En aliaj lingvoj
- La angla: than
- La belorusa: чым (пры параўнаньні), за (пры параўнаньні), ад (пры параўнаньні), ніж (пры параўнаньні)
- La bretona: eget, evit (eget)
- La ĉeĥa: než
- La finna: kuin (erilaisuutta ilmaiseva)
- La franca: que (comparatif)
- La germana: als (vergleichend)
- La hebrea: מ- (מאשר), מאשר
- La hispana: que
- La hungara: mint
- La nederlanda: dan
- La pola: niż (przy stopniowaniu)
- La portugala: que, do que
- La rusa: чем
- La slovaka: než
- La sveda: än