Vorto: okulo
-
Organo de la vidkapablo.
bluaj, migdalformaj, lacaj, blue kadritaj, ruĝrandaj okuloj
sablero falis en mian okulon
doni, fari signojn per la okulo
grimaci per la okulo
postuli okulon pro okulo, denton pro dento
kiu tro alten rigardon direktas tiu tre baldaŭ okulojn difektas
-
(figure) Tiu sama organo, konsiderata kiel ilo de atento kaj intereso.
for de l' okuloj, for de la koro
teni la okulojn en streĉo
direkti siajn okulojn al iu
sekvi iun per la okulo
okulo al okulo
antaŭ, sub la okuloj de iu
verkante la regularon, mi havis antaŭ la okuloj (priatentis) la specialan situacion de la afero
foriru de antaŭ miaj okuloj
ĉies okuloj kun teruro deturniĝis
kovri al si la okulojn kontraŭ (por ne vidi) la ekzistanta danĝero
malfermi la okulojn al iu
tio estas evidenta kaj falas al ĉiu en la okulojn ( fali 4, frapi)
subskribi ion kun fermitaj okuloj
ŝuti polvon en la okulojn (polvo)
iafoje oni devas okulon fermeti
fermu la okulojn kontraŭ negravaj plendoj
ne kredu al orelo, kredu al okulo
en ies okuloj
okulo de mastro pli efikas ol beno de pastro
-
(figure) Tiu organo, konsiderata kiel esprimanta diversajn animajn sentojn.
rigardi iun per enviema, malama, voluptema okulo
avidege ĵeti okulon al
tute jam sata sed okulo malsata
timo havas grandajn okulojn
havi okulojn pli grandajn ol la ventro
de l' koro spegulo estas la okulo
ne iru okuloj super la frunto
ŝi plaĉis al liaj okuloj
Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo
En aliaj lingvoj
- La angla: eye
- La belorusa: вока
- La bretona: lagad
- La bulgara: око
- La ĉeĥa: oko, očko, pupen (rostliny)
- La franca: œil
- La germana: Auge
- La greka: μάτι
- La hispana: ojo
- La hungara: szem
- La indonezia: mata
- La itala: occhio
- La kroata: oko
- La kurda: çav
- La nederlanda: oog
- La pola: oko
- La portugala: olho
- La rumana: ochi
- La rusa: глаз, око
- La slovaka: očko, pupeň
- La sveda: öga
- La turka: göz
- Latino: oculus
- Tokipono: oko, lukin
- Volapuko: log