Vorto: oksimoro

  1. Stilfiguro en kiuj du elementoj kontraŭdiras unu la alian, ekzemple «vivanta kadavro», «nigra neĝo».

    • ni estas la sola nacio en la mondo, kiu kredas, ke oni povas esti edukita kaj paroli nur unu lingvon. Tio estas oksimoro!

    • Esperantan naciismon -- kia oksimoro!

    • la kombino de unudirekta «progreso» kaj oscila «tajdo» formas amuzan oksimoron — evidente, «tajdo» ĉi tie fakte signifas ion alian ol difinite

En aliaj lingvoj

    • La angla: oxymoron
    • La ĉeĥa: oxymóron
    • La franca: oxymore
    • La germana: Oxymoron
    • La hispana: oxímoron
    • La kataluna: oxímoron
    • La nederlanda: oxymoron
    • La norvega: oxymoron
    • La slovaka: oxymoron