Vorto: okazo
-
Tio, kio okazis, okazas aŭ povas okazi; okazaĵo.
jen stranga okazo min trafis
vi tremas pro okazo la terura
la okazo konfirmis la suspekton
la interligo de la okazoj
-
Difinita aparta cirkonstanco, speciale atentinda situacio.
en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon «n»
forlasi iun sufikson ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba
la artikolo uziĝas en la sekvantaj okazoj ...
en plej bona okazo ni povos alveni nur post noktomezo
en okazo de bezono ni scias, kie vin trovi
— Vi do vidas, nobla sinjoro, — diris Hiram, — ke nur en unu okazo la pastroj povus, eĉ devus akcepti plej malhonoran traktaton kun Asirio: se ili celus mallevi kaj nuligi la povon de l' faraono...
en okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko
ĝia sola escepta uzebleco ekzistas en tiuj okazoj, kiam oni intence volas fari abruptan efekton, kaj kvazaŭ devigi la deklamanton je paŭzo inter la du vortoj
se la sukceso de libro mezuriĝus per volumeno kaj diverso de resonoj, kiujn tiu estigas ĉe leganto, mi devus konstati ke, almenaŭ en unu (mia) konkreta okazo, la verko de Eŭgeno de Zilah plene atingis sian celon
en la okazo de Esperanto, kies plej elstaraj poemoj estas, el diversaj kaŭzoj, preskaŭ nekonataj eĉ de kleraj amatoroj, tio estis ne aplikebla
tiuj klarigoj povas esti aplikataj al speciala okazo de akuzativo: la indiko de ia jen prenota, jen prenita pozo, kiun manifestas propozicio aparta okazo
en la speciala okazo de lingvo postgramatikeca en tiu senco, ke ĝi estas aktive uzata ne de ordinara lingvokomunumo, sed nur de homoj, kiuj ĝin speciale lernis, oni povas definitive fiksi la uzotan formon
«Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj»
a. None
— Sed, via markiza Moŝto, mi troviĝis en okazo de rajta defendo
en okazo de nombro-egaleco de voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon
b. None
la lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aŭgusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio
— Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose
tio estis bela okazo de hemiplegio
-
Konvena, favora cirkonstanco aŭ situacio, ebliganta fari ion.
estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn
unufoje, kiam li estis sola, ŝi kaptis la okazon kaj donis al li ŝalmon kaj mielon en vaksokuko
profiti la okazon
kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas
okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita
fordormi la okazon
li atendas, ke la okazo venu al lia nazo
okazo kreas ŝteliston
ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron
mi jam havis la okazon vidi, ke
neniam mi evitis okazon kunkuŝigi iun ajn virinon
en printempo abundas okazoj malvarmumi
Aut-Taurirt prezentis precipe favoran okazon por tiuj, kiuj volis urĝe morti pro io
-
(kadre de iu probablospaco (Ω,A,P)) Ĉiu el la elementoj de A.
neebla okazo
certa okazo
mala okazo
Rimarko: Oni ne konfuzu ĉi tiun okazon (signife proksiman al la logika-filozofia okazo) kun elementa okazo (pli simila al okazaĵo). Ekz-e kiam oni tiras ludkarton el normala kartaro, la okazon «reĝo» povas realigi 4 elementaj okaz(aĵ)oj (po unu reĝo el ĉiu emblemo); la okazon «ruĝa» povas realigi 26 elementaj okaz(aĵ)oj (ajna karto karoa aŭ kera); kaj tiel plu.
Rimarko: Jam ekzistas «okazo» kaj «okazaro» en , sed por determini iliajn sencojn necesus pli bone koni la terminologion de la tiama probablokalkulo.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: здарэньне, падзея, выпадак
- La bretona: darvoud, degouezh
- La ĉeĥa: jev, náhoda, příležitost, případ, příležitost, případ, událost
- La franca: aventure (ce qui arrive), cas, événement, évènement, occasion, occurrence
- La germana: Ereignis, Geschehnis, Geschehen, Anlass, Vorkommnis
- La hispana: suceso
- La hungara: eset, esemény
- La nederlanda: geval, gebeurtenis, gelegenheid
- La pola: traf, zdarzenie
- La portugala: acontecimento
- La rusa: случай
- La slovaka: jav, príležitosť, prípad, udalosť
- La franca: cas (occasion), circonstance (occasion), événement (occasion), évènement (occasion), situation (occasion)
- La germana: Fall, Umstand
- La hispana: caso
- La hungara: eset, körülmény
- La kataluna: cas
- La okcitana: cas
- La portugala: caso, circunstânscias
- La germana: Gelegenheit, Möglichkeit, Versuchung
- La hispana: ocasión
- La hungara: alkalom
- La portugala: ocasião
- La angla: event
- La belorusa: падзея
- La bretona: darvoud
- La franca: événement, évènement
- La germana: Ereignis
- La hispana: evento
- La hungara: esemény
- La pola: zdarzenie losowe
- La rusa: событие