Vorto: ofico
-
Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servado.
ofico de kasisto, kontisto, poŝtisto, urbestro, ministro
havi la oficon de rabeno
plenumadi la oficon de distranĉisto
antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon
granda ofico, grandaj zorgoj
senlabora ofico
por tiel malvasta ofico ne estas necese enkonduki specialan sufikson
oficaj vestoj, devoj
En aliaj lingvoj
- La angla: office
- La belorusa: пасада, служба
- La ĉeĥa: úřad, úřad
- La franca: emploi, fonction (emploi), office
- La germana: Amt, Stellung
- La hispana: cargo, empleo, oficio
- La hungara: hivatal, tisztség
- La nederlanda: ambt, betrekking
- La portugala: ofício
- La rusa: должность, служба
- La slovaka: funkcia, postavenie; povolanie, úrad
- La sveda: tjänst, anställning, plats
- Volapuko: cal