Vorto: obstina
-
Firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj.
mi ne amas obstinajn homojn
obstina infano
obstina kiel kapro
se homo ofte admonita restos obstina, li subite pereos sen ia helpo
havas malmolan vizaĝon kaj obstinan koron
arogantaj, obstinaj, ili ne timas insulti aŭtoritatojn
oni devis plenumi ŝian volon, ĉar ŝi estis tre eldorlotita kaj tre obstina
vivega kiel leono kaj obstina kiel bovo
malfacilaĵoj prezentante obstinan kaj nevenkeblan taskon
mia patro, la maljuna tedulo, estas ja obstina kaj malsaĝa, kiel trabo
saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro
obstina batalo, malamo
dissaltos la obstinaj baroj inter la popoloj dividitaj
obstine kaj sen ia fino plendi tute ne konvenas al la viro
En aliaj lingvoj
- La angla: obstinate, stubborn
- La belorusa: упарты, упорлівы, настойлівы, зацяты, заўзяты
- La ĉeĥa: neoblomný, obstinátní, paličatý, svéhlavý, svévolný, tuhý, tvrdohlavý, tvrdošíjný, umíněný, vzdorný, vzdorovitý
- La franca: obstiné, entêté
- La germana: halsstarrig, starrsinnig, störrig, stur, bockbeinig, hartnäckig, dickköpfig, eigensinnig
- La hispana: obstinado
- La hungara: makacs, megátalkodott, csökönyös
- La nederlanda: koppig, obstinaat, onbuigbaar, onbuigzaam, onverzettelijk, stijfhoofdig, stijfkoppig
- La portugala: obstinado
- La rusa: упрямый, упорный, настойчивый
- La slovaka: neoblomný, spurný, svojhlavý, tvrdohlavý, tvrdošijný
- La sveda: envis