Vorto: oblato
-
Speco de hostio el nefermentinta panpasto, uzata de romkatolikoj, armenoj kaj pliparto da protestantaj konfesioj.
Rimarko: Se temas pri la senco religia, «hostio» estas termino preferinda, ĉar ĝi celas la ĝeneralan sencon (ne ties lokan variaĵon), kaj estas strikte religia ‐ dum ĉe oblato la senco religia ne estas nepra. Aliflanke, la eksterreligiaj sencoj certe devenas el la okcidenta nefermentinta pano, ĉar la orient-kristana hostio ne estas tia kompaktaĵo, kaj ne povis esti fonto por ili. Ankaŭ en la Fundamento, nur «hostio» havas klare religian sencon (pro la rusa traduko).
-
Speco de kapsulo formita per kovraĵo el amelo aŭ alia simila substanco, en du partoj kunpremitaj, kaj entenanta pulvoran medikamenton.
preni ĥininon en oblatoj
-
Disketo maldika, bakita el faruno kaj akvo, kaj servanta kiel bazo por tortoj kaj similaj frandaĵoj.
Rimarko: Oni ne konfuzu oblaton kun vaflo.
-
Malgranda disketo el glukovrita papero aŭ glua maso, destinita por sigeli leterojn aŭ kunglui paperojn.
Tatjana kun suspir' finstrekas; Enmane tremas la leter'; Oblato rozkolora sekas Sur brula lango
En aliaj lingvoj
- La angla: wafer
- La belorusa: аблатка
- La ĉeĥa: vaginální čípek
- La germana: Oblate
- La hungara: ostya
- La itala: ostia (rel.)
- La kataluna: hòstia (rel)
- La nederlanda: ouwel
- La pola: opłatek
- La portugala: obreia, oblata
- La rusa: облатка
- La slovaka: vaginálny čipok
- La sveda: oblat
- La angla: starch capsule
- La franca: gélule
- La itala: cachet, cialdino, compressa
- La kataluna: oblia
- La rusa: облатка
- La itala: ostia (cuc.)
- La kataluna: neula
- La pola: opłatek
- La rusa: корж
- La angla: seal
- La itala: sigillo (bollo)
- La kataluna: segell
- La rusa: облатка