Vorto: objekto
-
Ĉio, kio estas videbla, tuŝebla, perceptebla per sentumoj; aĵo.
sur la tablo kuŝas diversaj objektoj
ŝi prenis siajn ruĝajn ŝuojn, la plej karan objekton, kiun ŝi posedis
domobjektoj
valoron de objekto ni ekkonas post difekto
en ĉiu objekto troviĝas difekto
la artikolo la estas uzata kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj
aliaj portis similan objektaron en grandaj pakaĵoj sur la dorso
neidentigita fluganta objekto
Rimarko: Kvankam en tiu lasta ekzemplo kaj plej ofte oni kontrastigas la objektojn kun la personoj, estas okazoj, kie objekto povas signifi ankaŭ personon: sub tri objektoj tremas la tero kaj kvar ĝi ne povas porti: sklavon, kiam li fariĝis reĝo, malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano, malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
-
Ĉio ajn abstrakta, kio estas konceptebla de la spirito; afero.
lingvo internacia kaj lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektoj
la tutan nian civilizon ni dankas nur al unu objekto, al la posedado de lingvo
kun scienca aplombo ili kredigas, kvazaŭ lingvo estus objekto natura, organa
ili parolis pri multaj objektoj
-
Temo.
la objekto de la leciono, de la diskuto
multajn leterojn mi ricevis pri tiu objekto
la legita objekto
kiujn objektojn vi povas kaj deziras instrui?
decidi la enkondukon de Esperanto en lernejojn, kiel nedeviga objekto de la instruado
la plejmulto de tiuj ĉi talentaj publikaj paroloj havas por objekto Eŭropon, Azion kaj Afrikon
-
Ĉio, kio estigas ian senton, kio liveras okazon al ia ago.
objekto de mokoj
mi faros ilin objekto de honto
la infanoj estis objekto de plej zorga flegado
objekto de deziro, de intereso
Babel fariĝis objekto de teruro inter la popoloj
ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis
la inda objekto de la admiro de du grandaj nacioj
tiu granda poeto estis objekto de multaj monumentoj
du malgrandaj ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de ŝia amo kaj aldoniteco
-
La ekstera aĵo, kiu estas pensata de la pensanta subjekto.
la ideo, kiun ni havas pri iu afero povas esti ne konforma al sia objekto
-
Tio, kion atingas la ago de la subjekto.
oni distingas en Esperanto la objektojn per prepozicio aŭ per la finaĵo -n
En aliaj lingvoj
- La angla: object
- La belorusa: прадмет, рэч, аб'ект
- La ĉeĥa: celek, jednotka, objekt, předmět
- La franca: objet
- La germana: Objekt
- La greka: αντικείμενο
- La hispana: objeto
- La hungara: tárgy, dolog
- La indonezia: benda, objek
- La nederlanda: voorwerp, object
- La portugala: obje(c)to
- La rusa: предмет, вещь, объект
- La slovaka: celok, jednotka, objekt
- Tokipono: ijo
- La belorusa: прадмет, рэч, справа
- La hungara: dolog
- La nederlanda: ding
- La rusa: предмет, вещь, дело
- La belorusa: прадмет, тэма
- La hungara: téma
- La nederlanda: voorwerp
- La rusa: предмет
- La belorusa: прадмет, аб'ект
- La hungara: tárgy
- La nederlanda: voorwerp
- La rusa: объект
- La belorusa: аб'ект
- La hungara: objektum
- La nederlanda: object
- La rusa: объект
- La belorusa: дапаўненьне
- La hungara: tárgy
- La nederlanda: lijdend voorwerp
- La rusa: дополнение