Vorto: oazo
-
Izola loko kvazaŭinsula meze en seka dezerto, kovrita de vegetaĵoj pro ekzisto de fontoj.
la oazoj de Saharo
de tiu tago ĉiuj bonaj mahometanoj fumas la foliojn de tiu herbo mirinda kaj benita de Allah, plantas ĝin en la oazoj kaj flaras ĝian odoron
tie estis la ĉefa bazaro, kien oni alportis la komercaĵojn el la oazoj, dissemitaj en la dezerto
-
(figure) Ŝirmejo, rifuĝejo, ripozejo.
oazoj de civilizo
ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun tio ĉi estas unu oazo en la mondo!
la konstruaĵo estis konstruita same fortike, kiel bazo de potenco kaj oazo de majesteco
etendiĝas kiel granda oazo meze de tumulta urbega kvartalo
En aliaj lingvoj
- La angla: oasis
- La belorusa: аазіс
- La ĉeĥa: oáza
- La franca: oasis
- La germana: Oase
- La greka: όαση
- La hebrea: נווה מדבר
- La hispana: oasis
- La hungara: oázis
- La itala: oasi
- La kataluna: oasi
- La nederlanda: oase
- La portugala: oásis
- La rusa: оазис
- La slovaka: oáza
- La sveda: oas