Vorto: nura
-
Ne plia ol, ne alia ol, tute apartenanta al unu speco, unukaraktera, simpla , pura.
tio estas nura eraro
tio estas nura hazardo
la nura bleko de leono timigas ĉiujn bestojn
ĉu ĝi servus por io alia, ol por nura incensado?
lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon
la aŭtoro sukcesis jam en la nuran titolon enŝovi 6 nulojn!
Rimarko: Ne konfuzu «nura» kaj sola: li estas nura fiulo (nenio alia ol fiulo); li estas (la) sola fiulo (ununura, senkomplica).
En aliaj lingvoj
- La angla: mere
- La belorusa: адзіны, просты
- La bretona: hep mui ken, ha netra ken
- La ĉeĥa: pouhý
- La finna: pelkkä, silkka, jo (pelkkä)
- La franca: simple (pur et simple)
- La germana: bloß, rein
- La hebrea: גרידא
- La hispana: único
- La hungara: csupa, merő
- La nederlanda: zuiver (louter), louter
- La portugala: mero
- La rusa: один только, простой
- La slovaka: samý, číry