Vorto: nur

  1. Adverbo signifanta.

    • Rimarko: Same kiel ne, la adverbo nur devas ĉiam senpere stari antaŭ la vorto, kiun ĝi koncernas kaj limigas: mi deziras nur iom promeni kun vi; mi deziras promeni nur kun vi; ni diros nur kelkajn vortojn pri la lingvoj artaj; ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj; [tio estas] batalilo nur de pseŭdoinstruitaj sofistoj; ni scias, ke vi kutimas rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj […]; al laborado por Esperanto instigas nin […] nur la penso pri la granda ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas ni povos venki nur se ni zorgeme konservos al nia lingvo ĝian simplecon kaj facilecon; per reformado ni nur perdos ĉion akiritan; li rapidis, kiel li nur povis; nur post longa serĉado ni trovis ilin.

    • Rimarko: En multaj okazoj la vortoj «nur» kaj «sole» estas samvaloraj: nur li (aŭ li sole) estas kulpa. Sed ambaŭ ne estas ĉiuokaze samsignifaj kaj indiferente uzeblaj: li nur promenis signifas: li ne faris alion ol promeni; li sole promenis povas signifi: li promenis izole, estante sola aŭ: li, inter la ceteraj, estis la sola, kiu promenis. En tiu ĉi lasta senco la frazeto egalvaloras kiel: nur li promenis. Tamen estas konsilinde, pro klareco, uzi la esprimon li sole promenis nur en la unua signifo. Zamenhof uzis ofte la esprimon «sole nur».

  2. Tiom, kaj ne pli ol tiom (kiom sekvas); tio, kaj ne pli ol tio (kio sekvas).

    • en la ĉambro sidis nur kelke da homoj

    • la bileto kostas nur unu frankon

    • tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta

    • li estas nur dekjara

    • ŝi estas ne nur bela, sed ankaŭ bona

    • Esperanto estas nur lingvo

    • aŭskultu nur

    • ŝi nur ploris

  3. Ne alie ol.

    • li povas paroli nur angle

    • mi tion faris nur por plaĉi al vi

    • via vino estas nur ia abomena acidaĵo

    • en nia lando sin ne trovas montoj sed nur montetoj

    • rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utilo

  4. Ne pli frue ol.

    • li revenos nur morgaŭ

    • oni komprenos nur iam poste

  5. Ne pli malfrue ol.

    • mi atendos vin nur ĝis la 6a

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: толькі
    • La bretona: ne... ket nemet, hepken, nemetken
    • La ĉeĥa: teprv, jen, pouze, teprve
    • La franca: ne... que, seulement
    • La greka: μόνο
    • La hebrea: רק
    • La hispana: sólo, solamente
    • La hungara: csak, csupán
    • La indonezia: hanya
    • La pola: dopiero, tylko
    • La portugala: só, somente, apenas
    • La rumana: de-abia, doar
    • La rusa: только, лишь
    • La slovaka: až, iba, len, výlučne
    • La finna: vain, ainoastaan
    • La germana: nur, bloß
    • La hebrea: בסך הכל
    • La nederlanda: slechts, maar (slechts)
    • Volapuko: te
    • La finna: vain, pelkästään
    • La germana: nur, bloß, ausschließlich, lediglich
    • La nederlanda: enkel (slechts), maar (slechts), slechts, alleen (slechts)
    • Volapuko: te
    • La finna: vasta
    • La germana: erst
    • La nederlanda: pas (niet eerder dan), maar (slechts)
    • La germana: nur bis, nicht später als
    • La nederlanda: maar (slechts), enkel (slechts), slechts