Vorto: nune
-
Nun (emfaze).
nune ja
tia legado ebligas ne forgesi la krimojn de Stalin, eĉ nune, post tiom da tempo
antaŭe li mezuradis homojn kaj aferojn nur per la propra egoismo, dum nune iom post iom li alkutimiĝadis al la penso, ke aliaj okuloj povas alie rigardi
-
Nun (rekte modifas adjektivon).
kiel spertas la nune juna generacio tiujn ŝanĝiĝojn apenaŭ imageblajn por la antaŭaj generacioj?
kelkajn monatojn antaŭe, kiam nia prezidanto havis diplomatajn baraktojn kun la kolombia (nune eksa) prezidanto
PS4, Xbox One kaj Vindozo estas la nune subtenataj platformoj
En aliaj lingvoj
- La angla: currently, at present, at the moment
- La nederlanda: momenteel, tegenwoordig, op dit moment