Vorto: nuna
-
Estanta nun, okazanta nun, kontraste al venonta aŭ pasinta.
mia nuna farto estas bona
nuna tekniko
la nuna paco espereble daŭros
eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacile
tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, ĉar tiu tuŝis la femuran artikon de Jakob ĉe la tendeno
paŝtis min de mia naskiĝo ĝis la nuna tago
la nuna kajero estas la lasta, kaj la aŭtoro nun ĉesigas je eterne sian laboradon
mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi
la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia nuna formo
ho ve! al mi, mi, kiu vidis lin antaŭe kaj vidas lin en lia nuna stato!
En aliaj lingvoj
- La angla: current, present (adj.)
- La belorusa: цяперашні
- La bretona: a-vremañ
- La ĉeĥa: nynější, přítomný
- La finna: nykyinen
- La franca: actuel, présent (actuel)
- La germana: jetzig, derzeitig
- La greka: σύγχρονος
- La hebrea: עכשוי
- La hispana: actual
- La hungara: mostani, jelenlegi
- La kataluna: actual
- La nederlanda: huidig, tegenwoordig
- La pola: teraźniejszy
- La portugala: a(c)tual
- La rusa: теперешний, настоящий (о времени), нынешний
- La slovaka: terajší
- La sveda: nuvarande
- Tokipono: pi tenpo ni