Vorto: nulo
-
La cifero 0, uzata por prezenti la nombron nul, aŭ por obligi la valoron de ciferoj, ĉe kies dekstro ĝi estas lokita.
en la nombroprezento 001,2050 la komencaj kaj la vostaj nuloj estas sensignifaj kaj oni povas ilin forigi, lasante nur la signifajn ciferojn 1,205
-
(figure) Io tute senvalora aŭ iu tute senkapabla.
sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo
ĉiuj nacioj estas antaŭ li kiel nenio, estas rigardataj de li kiel nulo kaj senvaloraĵo
ĉe manko de adeptoj la utilo de la lingvo prezentos nulon
-
Neŭtra elemento rilate al adicie signata operacio.
En aliaj lingvoj
- La belorusa: нуль
- La bretona: zero
- La ĉeĥa: nula, nula (při odpočítávání)
- La ĉina: 〇, 零 [líng]
- La franca: zéro
- La germana: Null
- La hebrea: אפס
- La hispana: cero
- La hungara: nulla, zérus, zéró
- La indonezia: nol
- La nederlanda: nul
- La norvega: null
- La portugala: zero, nulo
- La rusa: нуль, ноль
- La slovaka: nič, nula
- Tokipono: ala
- La franca: nul (personne incapable), zéro, rien
- La hungara: semmi, nulla
- La portugala: nada
- La angla: null element, zero
- La franca: élément nul, zéro
- La germana: Nullelement
- La hungara: nulla, zérus
- La pola: zero
- La rusa: нуль