Vorto: nul

  1. La numeralo esprimanta la kvanton neniom, la plej malgrandan nenegativan nombron.

    • apud la Fundamenta substantivo ‘nulo’ estas oficialigita la numeralo ‘nul’

    • la nombro 0 estas elparolata nul

  2. La nomo de la cifero 0 uzata ĉe voĉlego de numeraloj aŭ numeroj.

    • nul komo nul nul tri

    • la agento nul nul sep

    • Rimarko: Eble estus pli konvene rigardi kaj skribi ĉi tiun nul kiel apostrofan formon de nulo, do kiel nul'.

En aliaj lingvoj

    • La indonezia: nol
    • La rusa: ноль