Vorto: nukso
-
Fermfrukto kun dika malmola perikarpo enhavanta plej ofte unuopan semgrajnon.
-
Frukto aŭ fruktoparto simila, havanta sekan malmolan ŝelon kaj manĝeblan kernon: juglando, migdalo, ternukso.
Dio donas al ni la nuksojn sed li ne disrompas ilin por ni
En aliaj lingvoj
- La angla: nut
- La belorusa: арэх
- La bretona: kraoñ
- La bulgara: орех
- La ĉeĥa: ořech, oříšek
- La franca: noix (toute espèce)
- La germana: Nuss
- La greka: καρύδι
- La hispana: nuez
- La hungara: dió, mogyoró
- La nederlanda: noot
- La pola: orzech
- La portugala: noz
- La rusa: орех
- La slovaka: orech (ovocie)
- La sveda: nöt