Vorto: nubo
-
Amaso da densaj akvovaporoj pendanta en la supra atmosfero kaj kaŝanta la ĉielon.
grizaj nuboj pelitaj de la vento
matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto
densaj nuboj, plenaj de akvo
la suno subite sin montris el la nuboj
la ennuba luno
Stella sidis, kiel falinta el nuboj
nubaro
-
(figure) Ia amaso, kiu malklarigas aŭ malhelpas la vidon.
nubo da polvo leviĝis sur la strato
li elblovis grandan nubon da fumo
ĉirkaŭita de la nubo de l' incensoj
ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo
la blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj
nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis
veturis al la sudo, kontraŭ la fluo de Nilo, ĉirkaŭitaj de nubo de ŝipoj
sanga nubo kovris liajn okulojn
-
(figure) Ĉio, kio malserenigas, maltrankviligas, malĝojigas aŭ malklarigas la spiriton.
tiu malkonsento metis nubon en ilian amikecon
nubo pasis sur lia vizaĝo
ankoraŭ ĉiam nuboj sur la frunto?
nubo sur ilia feliĉo
nubo da ĉagreno kovris lian frunton
droni en nuboj kaj ĥimeroj
En aliaj lingvoj
- La angla: cloud
- La belorusa: воблака, хмара
- La bretona: koumoulenn
- La ĉeĥa: mrak
- La ĉina: 云 [yún]
- La franca: nuage
- La germana: Wolke
- La greka: σύννεφο
- La hispana: nube
- La hungara: felhő
- La indonezia: awan
- La kataluna: núvol
- La nederlanda: wolk
- La pola: chmura
- La portugala: nuvem
- La rumana: nor
- La rusa: облако
- La slovaka: mrak, mračno, oblak
- La germana: Schleier, Schwaden