Vorto: nu
-
Interjekcio servanta por kuraĝigi aŭ atentigi pri io sekvanta.
nu, iru rapide
nu, aŭskultu la finon
nu, ĉu vi estas preta?
Rimarko: Rilate al la interjekcia senco oni povas sekvigi senpere la vorton nu per krisigno (!) aŭ tripunkto (...), por pli bone distingi ĝin de la konjunkcia senco.
-
Konjunkcio servanta por enkonduki novan fakton kaj speciale la duan propozicion de silogismo.
ĉiuj homoj devas morti, nu, Sokrato estas homo, do Sokrato devas morti
nu, ni devas konstati, ke malgraŭ niaj klopodoj la propono estis malakceptita
En aliaj lingvoj
- La angla: well
- La belorusa: ну
- La ĉeĥa: no, inu, bodejť, nu, nuže
- La finna: no, -han, -hän
- La franca: eh bien
- La germana: nun
- La hispana: eh bien
- La hungara: na
- La nederlanda: nu, wel, welnu
- La portugala: ora
- La rusa: ну
- La slovaka: musíme konštatovať, nuž
- La sveda: nå, nåväl
- Tokipono: a
- La franca: or
- La hispana: ahora bien
- La hungara: nos, hát