Vorto: novulo

  1. Homo nova en iu afero, okupo, loko (kun ofta implicaĵo: ne sperta pri ties kutimoj kaj agmanieroj, komencanto).

    • en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta

    • li svingis la manon al la indiana tendaro, kie la mestizo firme alrigardis, penante ekkoni la novulojn

    • «Raportoj» havas interesan enhavon kiu povas interesi kaj novulojn, kaj spertulojn

En aliaj lingvoj

    • La belorusa: пачатковец
    • La bretona: neveziad
    • La ĉeĥa: novic, nováček
    • La franca: débutant (subst.), nouveau (subst.)
    • La germana: Neuling
    • La hispana: principiante
    • La hungara: kezdő
    • La nederlanda: nieuweling
    • La rusa: новичок
    • La slovaka: nováčik